Rodney Stark

Rodney STARK naskiĝis en Norda Dakoto, Usono la 8-a de julio 1934 - mortis la 21-a de julio 2022, el luterana familio; antaŭ ol li magistriĝis en Berkeley li laboris kiel ĵurnalisto en la armeo. Post 32jara instruado ĉe la universitato de Vaŝingtonio, Stark translokiĝis (2004) ĉe Baylor University kie (2011) estas direktoro de la “Instituto por Prireligiaj Studoj” kune kun Philip Jenkins. Stark estas ankaŭ honora docento pri sociologio ĉe la universitato de Pekino. Liaj eseoj estas tradukitaj al 15 lingvoj, inkluzive de ĉina, turka kaj korea. Li specialiĝis ankaŭ pri sociologio de la religioj kaj estas unu el la plej entuziasmaj subtenantoj de la teorio de “racia elekto”. La eseo kiu lin plifamigis estas “The Victory of Reason: How Christianity Led to Freedom, Capitalism, and Western Success”. 2005 kie li pruvas kiel, laŭvidpunkte de kulturo, kristanismo “estas la portinto de libero, progreso kaj riĉeco”. Lasta lia verko esploras pri “La urbo de Dio. Kiel kristanismo konkeris la romian imperion”.


Developed by StudentB